- Bazaĵoj
- Loko
- Kategorio/Privateco
- Antaŭvido
Bonaj Konsiloj por Sukcesplenaj Promesoj
- Viaj ambicioj emu al modesteco — kial peti, ke 50
personoj faru ion se 5 sufiĉus? Ĉiu kroma persono petita malpliigas la ŝancon
de sukceso. Nur 4% de promesoj, kiuj petas pli ol 100 subskribantoj sukcesas.
- Preparu vin por vigle "vendi" vian promeson. Promesoj ne
vendiĝas tutsole simple pro la fakto, ke ili ekzistas en tiu ĉi retejo. Fakte, via
promeso eĉ ne aperos por ĝeneralaj vizitantoj ĝis kiam vi mem havigis al ĝi plurajn
subskribintojn. Bone pripensu ĉu viaj ĉirkaŭuloj ŝatus subskribi vian promeson!
- Pensu pri la vortumo de via promeso. Kiel ĝi aspektos al
iu, kiu trovas vian flugfolion en sia leterskatolo? Legu vian promeson al via
apudulo, aŭ al via patrino, por kontroli ĉu ili bone komprenas vian celon.
Nekaze, vi devas reverki ĝin.
- Bildo – aŭ sonregistraĵo, aŭ video – valoras mil
vortojn. Vi povas aldoni bildon al via promeso post la fino de la kreado, aŭ vi pripensu
aldoni ligilon ene de via promeso al bildo, sono aŭ video, se tion vi havas.