Ĉie
Mi tion faros, sed nur se vi helpos


Promeso “Nitobe”

"Mi promesas traduki paĝaron de Nitobe-centro al mia nacia lingvo sed nur se 10 aliaj lokaj personoj promesas fari same."

— Nicola Ruggiero

Findato por subskriboj: la 7-a de Februaro 2006
11 personoj subskribintaj (1 pli ol la celo)

Pli da detaloj
La Nitobe-centro celas krei diskutbazon pri egaleca kaj efika lingvopolitiko en la Eŭropa Unio kaj kunordigi reton de aktivuloj, kiuj agas ĉi-kampe.
ESF kaj E@I nun planas novan retprojekton: "Nitobe-centro por lingva egaleco en EU".

La celoj de la projekto estas:

Rektaj celoj:
• Krei dokumentan kaj organizan bazon por argumenti por egaleca kaj efika lingvopolitiko en EU.
• Elmontri alternativan modelon de multlingveco (multaj lingvoj kun Eo kiel ponto).
• Klerigi kaj alimaniere prepari aktivulojn por efika lingvopolitika agado.
• Kunordigi ĉiam pli vastan reton de aktivuloj el ĉiuj landoj de EU.
• Altigi la nivelon de publika kaj politika diskutado pri lingvopolitiko tra EU.

Nerektaj celoj:
• Estigi novan bazon (pli aktivan, pli fokusitan) por la agado de CED.
• Kunligi profesiajn esploristojn kun aktivuloj, politikistoj, kaj publiko.
• Varbi simpation kaj intereson pri Esperanto kiel lingva-kultura realaĵo.

Jen kelkaj okumentoj kiuj donas iom pli da informoj pri la planata Nitobe-centro: http://ikso.net/nitobe/

Farindaĵoj rilate al tiu ĉi promeso

RSS-servo de komentoj pri tiu ĉi promeso

Komentoj pri tiu ĉi promeso

  • Ĉu antaŭvideblas, kiom ampleksos la laboro kaj ĉu ĝi estos daŭra aŭ nur unufoja zorgo? Tio ja multe gravas al mi por decidi ĉu subskribi aŭ ne.
    Marek Blahuš, antaŭ 6 jaroj. Ĉu fia? Raportu ĝin!
  • Kara Marek,
    la laboro estas vere mezvasta (silvasta, ni dirus en niaj rondoj). Ekz, mi komencis traduki italen kaj post unu horo (konsideru, ke mi estas sufiche pigra kaj malrapida) mi kondukis la tradukitajn aferojn el 2% al 50% kaj poste dedichante iom da libera tempo, la itala traduko nun trovighas che 73,8%. Nun mi haltighis pro ekzamenstudado, sed kiam mi estos libera mi certe finos la tradukadon.
    Pri la zorgo: mi pensas ke unufoje sufichos kaj poste de temp' al tempo iru tien por kontroli se estos novaj aferoj ;) sed unue traduku kaj stimulu viajn samlingvanojn!

    amike,
    Nicola
Tiu ĉi promeso estas fermita por novaj komentoj.

Aktualaj subskribintoj (Green text = tiu persono jam faris sian parton)

Nicola Ruggiero, la Promeskreinto, kune kun:

  • Noel Flicken
  • Tim Morley
  • Vladimir Kamenski
  • Ferenc Harnyos
  • Ary Borenszweig
  • Probal Dasgupta
  • Emmanuelle RIchard
  • Hokan Lundberg
  • Marek Blahuš
  • Marteno MINIĤ
  • Kataluna Esperanto-Asocio

Vidi diagramon de subskriba rapideco


Navigado

Aliĝi por retmesaĝoj kiam iu faras promeson proksime de ĉe vi — Funkcias en ĉiu lando!
Retadreso: Lando:  Urbo: